PIV 2026 · Artikolo 9594
1lucerno
1 lucerno
1 pendanta lampo kovrita per globa kloŝo, ordinare uzata en preĝejoj: ili alportu al vi oleon , por ke lucerno brulu ĉiam MT mi ĉesigos ĉe ili la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno MT ĉi tie pendis la arĝenta lucerno de memoro Z
2 (figurasence) eminenta klerulo: vi devas ne plu iri kun ni en militon, por ke ne estingiĝu la lucerno de Izrael MT
lucerneto malgrava lucerno 2: malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj MT