← Reen al I

PIV 2020 · 6360

★idol/o

idol/o
Statuo, prezentanta pli-malpli krude homfiguran diaĵon k honorata per privata aŭ publika kulto: la orfandisto faris el tio idolon X; se iu levas siajn idolojn en sian koron […] X; pentu k deturnu vin de viaj idoloj X; kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? N.  amuleto, fetiĉo.
(f) Persono aŭ afero, al kiu oni fervorege servas, kvazaŭ per kulto: ŝia filino estis ŝia idolo, k tion malmulte meritis; tiu politikisto iĝis la idolo de la popolo; la mono estas lia idolo.
idola. Rilata al idolo(j): idola kulto, kredo.
idolano. Adoranto de idolo(j): ekstere estas la hundoj k la sorĉistoj k la mortigistoj k la idolanoj N; vi estas multe pli malbona ol kristano, diris la rabeno, vi estas idolano Z; la brusto de la idolana virino Z.
idolejo. Loko, kie estas kultata unu idolo. templo, preĝejo.
idolisteco. Paganismo: la lando refalis en idolistecon X.
idolkulto, idolservo. Adoro, kulto de idoloj: neplenumo estas kiel peko de idolservado X.