← Reen al F

PIV 2020 · 4440

fetiĉ¹o

fetiĉ1o
Θ Natura aŭ artefarita objekto, rigardata kiel sidejo de supernatura forto aŭ loĝejo de diaĵo. amuleto, statuo, talismano, totemo.
(f) Afero aŭ persono, rigardata kiel netuŝebla, nekritikebla: la Fundamento, kiu tute ne volas esti ia fetiĉo Z.
fetiĉismo Z
Formo de religio, en kiu la fetiĉoj estas objektoj de kulto.
(f) Blinda admira fido al afero aŭ persono: la netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, sed en senco de malpermeso de rompado Z.
Ψ Erota logo al vestopartoj aŭ aliaj objektoj.
fetiĉisto. Adepto de fetiĉismo.