PIV 2026 · Artikolo 4441

fetoro

Litero F

fetoro tre malagrabla naŭza odoro, kiel de putro k.s.: la plej terura fetoro repuŝis lin FSz ➞ haladzo, miasmo; stinka.
fetora karakterizata de fetoro: la fetora fluaĵo de la stratkanaletoj HGK putoro, mefito k.s. estas fetoraj bestoj
fetori ntr ellasi fetoron: pano estis, sed oni devis manĝi ĝin seka, ĉar la margarino fetoris HGK (figurasence) tiu negoco fetoras tute ne fidindas ➞ stinki.