PIV 2020 · 4442
feŭd²o
feŭd2o ♜ Unu el la tri formoj, la plej ofta, de la Mezepoka proprieto en U Eŭropo: bieno, kies fruktuzo estis koncedita al vasalo, k kiu estas ŝarĝita de servoŝuldo al la koncedinta nobelo. ☞ alodo, tenuro.
feŭda. Rilata al feŭdo: feŭda bieno, juro, reĝimo, senjoro.
feŭdi (tr) Doni kiel feŭdon.
feŭdeco. Aparta karaktero de feŭda proprieto.
feŭdestro. Nobelo, koncedinta feŭdon.
feŭdismo. Politika k ekonomia sistemo, bazita sur la rilatoj inter vasaloj k feŭdestroj estigataj de feŭda terposedo.
feŭdulo. Vasalo ricevinta feŭdon.
feŭdrajto. Rajto de nobelo disponi feŭde pri terpeco.