PIV 2026 · Artikolo 15432

tegumento

Litero T

tegumento
1 ANAT tio, kio tegas, kovras aŭ ŝirmas la korpon de besto, ekz. haŭto, skvamoj aŭ ĥitina karapaco. integumentum commune
2 BOTA ĉe semplantoj ŝirma ekstera tavolo de organo, pli speciale de ovolo kaj de semo. Sin. semŝelo.
dutegumenta havanta du tegumentojn: la semo de la angiospermoj estas ofte dutegumenta