PIV 2020 · 5768
hektograf/o
hektograf/o Z Ⓣ Speco de multobligilo.
1 por reprodukti tekston aŭ desegnon skribitan sur papero per speciala inko, pere de paŭsado sur tavolon el gelateno aŭ mastiko servanta kiel kliŝaĵo.
2 por reprodukti tekston tajpitan sur speciala papero, uzante anilinfarban kopipaperon, kiun oni dorsflanke metas malantaŭ la skribfolio; ĉi tiu folio akceptas spegulbildon de la skribaĵo, de kiu la aparato ebligas fari (kopii) kelkdek reproduktaĵojn.