PIV 2026 · Artikolo 12548
polui
polui tr EKOL danĝere malpurigi vivesencan elementon de la naturo: ni poluas nian akvon, nian aeron, nian planedon MJe (figurasence) la angla lingvo poluas ĉiujn lingvojn de nia planedo GLe
polua, poluada rilata al polu(ad)o: poluaj simptomoj
poluo, poluado ag(ad)o polui: poluado de la riverakvoj per forĵetaĵoj de uzinoj poluado de la atmosfero per industriaj fumoj poluado de la atmosfero pro akcidento de nuklea centralo poluado de la subgrundo pro formiĝo de dioksino Sin. medimalpurigo.
poluaĵo poluanta substanco.
polueco stato de io poluita: atmosfera polueco akva polueco
poluiĝi iĝi poluita.