PIV 2026 · Artikolo 15959
tribordo
Derivaĵoj en la artikolo 3
tribordo MARN dekstra flanko de ŝipo laŭ iu, kiu rigardas al la pruo 1: la tribordo estas signalita per verda lumo ➞ babordo.
triborda rilata al tribordo: de la maŝinhalo kondukis malvasta kaj malalta vojo inter la triborda kaldronejo kaj la triborda vando en la kaldronejon HGK
triborde ĉe la tribordo: remistoj remas per po unu remilo, nome la duono triborde, la ceteraj baborde TUN «Triborden!» Ĉiuj maristoj kuris al la alia flanko de la ŝipo ALö
tribordano ŝipano, kiu deĵoras ĉe la tribordo.