← Reen al B

PIV · 1527

babord/o

babord/o La maldekstra flanko de ŝipo por tiu, kiu rigardas al la pruo: la babordo estas signita per ruĝa lumo. tribordo.
baborde. Sur tiu flanko de ŝipo: Teron, baborde!.
babordanoj. Ŝipanoj, kiuj apartenas al la baborda deĵoro.