PIV 2026 · Artikolo 6499
2Indioj
Derivaĵoj en la artikolo 5
2 Indioj GEOG HIST (eksa nomo) Ameriko.
indiana rilata al indianoj: indianaj triboj ILa Traven estis ĵetita el aviadilo sur la indianan regionon Chiapas en Meksiko HGK
indiano ano de la triboj indiĝenaj en Ameriko: la tuta Nova Mondo jam estas malkovrita kaj dense loĝata de tre diversaj popolgrupoj, kiuj nuntempe estas konataj sub la komuna nomo indianoj MalR en la norda Labradoro 200 indianoj mortis de malsato LEsp ➞ azteko, hurono, inkao, irokezo, majao, patagono, siuo.
Indiano ASTR sudhemisfera konstelacio. Indus
indianisto specialisto pri la lingvoj kaj kulturoj de indianoj.
Okcidentaj Indioj komunuza nomo de grupo de insulaj landoj ĉirkaŭitaj de la Kariba Maro kaj Atlantiko, inkluzivanta Grandajn Antilojn, Malgrandajn Antilojn, Bahamojn, kaj iafoje kelkajn aliajn najbarajn landojn. West IndiesIndias OccidentalesCaraïbes ➞ Karibio.