PIV 2026 · Artikolo 20240
Karibio
Karibio GEOG regiono en la okcidenta parto de Atlantiko norde de la ekvatoro, kiu konsistas el la insuloj de la Kariba Maro, kaj al kiu oni iafoje kalkulas ankaŭ la ĉirkaŭajn marbordajn regionojn de Nord-Ameriko, Centr-Ameriko kaj Sud-Ameriko. ➞ Okcidentaj Indioj.