PIV 2026 · Artikolo 7458

karibo

Litero K

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. kariba
  2. ĉef/ter/a karibo
  3. insul/a karibo
karibo
3 majuskle GEOG (evitinde) = Kariba Maro.
kariba
1 rilata al kariboj aŭ iliaj lingvoj: la kariba lingvo de la ĉefteraj kariboj, kaj la formortinta kariba lingvo de la insulaj kariboj estas du malsamaj lingvoj sen parenceco
2 rilata al la Kariba Maro: la Junulara Sekcio de Kuba Esperanto-Asocio invitas vin viziti nian kariban insulon Kubo 2 Ko la karibaj gazetoj certe ne raportis tiun afereton CPi
ĉeftera karibo ano de indiĝena gento loĝanta ĉe la riveroj kaj marbordo de la nordokcidenta parto de kontinenta Sud-Ameriko.
insula karibo ano de indiĝena gento, kiu nun loĝas nur en malgranda teritorio en Dominiko 1, sed kiu siatempe loĝis sur granda parto de la insuloj de la Kariba Maro, al kiu ĝi donis la nomon.