← Reen al I

PIV · 6342

★-id/

-id/.
I - Suf. esprimanta la ĝeneralan ideon de naskiteco, k uzata:
pri homoj por signifi, sen ia nuanco pri aĝo:
«filo de»: reĝido Z, princido; Telamonid’ Ajakso Z; la Peleido Aĥilo; grafidino B. Rim. Oni renkontas tiun uzon preskaŭ nur post titolnomoj k propraj nomoj antikvaj.
«unu el la devenantoj de»: homido Z, Atreidoj, Heraklidoj, Napoleonidoj Z; Karolidoj, Izraelidoj Z; Nereidinoj; (f) la Homeridoj (epigonoj de Homero); (analoge) landido (indiĝeno), latinidaj lingvoj.
pri bestoj aŭ plantoj, por signifi «juna naskito de»: ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido – nematura koko Z; ŝafido, porkido, bovido Z; bojas hundido, kiel ĝi aŭdas de hundoj Z; plantido Z; ĝi elkreskigis novajn branĉidojn Z; trunkido.
pri substancoj, por nomi kombinaĵojn:
neorganikajn, formitajn de nemetalo kun metalo aŭ alia nemetalo, sen oksigeno, aldonante la suf-on al la nomo de la elektronegativa substanco: tetraklorido karbona (aŭ: de karbono), CCl4; plumba sulfido, PbS; amonia cianido, NH4CN; natria hidrido, NaH ktp;
organikajn, diversaspecajn, precipe esterojn (glicerido) k kategoriojn de glucidoj (sakarido, glukozido, nukleozido).
Ĉ 🔭 pri ĉielaj korpoj, por signifi klason de variantaj steloj: Cefeidoj.
II - Memstare uzata morfemo kun la signifo:
ido
Naskito, infano, filo: geedzoj kun multaj idoj.
Posteulo: postnepo post multaj generacioj: ni ĉiuj estas la idoj de Adamo; Dio la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria k kvara generacioj X.
(f) Disĉiplo: la idoj de Apolono (poetoj), de Orfeo, de sankta Bruno.
idaro. Posteularo de unu praavo: ilia idaro post ili X; naskigu idaron al via frato X. semo.
idarano. Iu devenanta de malproksima praavo.