PIV 2026 · Artikolo 2142
braĝo
braĝo
1 arda peco de ligno aŭ karbo restanta en fajro, kiu ĉesis flami: braĝoj daŭre ruĝis, helpataj per elektra kurento SŠt Sin. karbeto.
2 braĝo 1 estingita antaŭ forkonsumiĝo kaj uzata kiel brulaĵo aŭ kiel elektrodo.
braĝujo ujo, ofte metala, aĵura kaj cilindra, kiu tenas ardantajn braĝojn por kuiri aŭ hejti aŭ por ritaj celoj.