PIV 2026 · Artikolo 10730

★muskato

Litero M★ Fundamenta

★ muskato BOTA la semo de muskatarbo. ➞ muskatbutero, muskatvino.
muskatarbo, muskatujo fruktarbo el Molukoj: speco de miristiko kun flavaj fruktoj preskaŭ globformaj; ĉe maturiĝo la frukto malfermiĝas, aperigante unu semon ĉirkaŭitan de ruĝa arilo spicaĵe kaj medicine uzata. specio Myristica fragrans Sin. aroma miristiko, bonodora miristiko. ➞ maciso.