PIV · 10433
miristik/o
miristik/o 🍁 G. (Myristica el miristikacoj) de dioikaj arboj kun ledecaj, daŭraj folioj k kun malgrandaj floroj; ĉ. 70 sp-oj hejmaj de tropika Azio ĝis Aŭstralio.
aroma miristiko, bonodora miristiko. Sp. de miristiko (Myristica fragrans) el Molukoj, malalta arbo kun flavaj, preskaŭ globformaj fruktoj; ĉe maturiĝo la frukto malfermiĝas, aperigante unu semon, ĉirkaŭitan de ruĝa arilo spicaĵe k medicine uzata (☞ maciso). Sin. muskatarbo.