PIV 2026 · Artikolo 12130

petunio

Litero P

petunio BOTA unujara aŭ plurjara herbo kun unuopaj longe pedunklaj floroj karakterizataj de longe tubohava 5-loba korolo; el Sud-Ameriko; multaj hibridoj kaj kultivoformoj estas kultivataj por ornamaj okulfrape koloraj floroj. genro Petunia ➞ solanaco.