PIV 2026 · Artikolo 17969

petroselino

Litero P

Derivaĵoj en la artikolo 3
  1. gren/kamp/a petroselino
  2. krisp/a petroselino
  3. kultiv/a petroselino
petroselino BOTA unu- aŭ du-jara herbo, kun 1–3-oble plume dividaj folioj kaj kun blankaj aŭ flavetaj floroj en simpla aŭ kunmeta umbelo; el Eŭropo, okcidenta Azio kaj norda Afriko. genro Petroselinum ➞ apiaco, petroselo, selino.
grenkampa petroselino senaroma speco de petroselino el Eŭropo, laŭaspekte tre diferenca de petroselo i.a. pro folioj nur unuoble dividaj. specio Petroselinum segetum
krispa petroselino, kultiva petroselino petroselo 1.