PIV · 14003
selin/o
selin/o 🍁 G. (Selinum el apiacoj) de 2 sp-oj de plurjaraj herboj el Eŭropo k U k C Azio.
petroselino. G. (Petroselinum el apiacoj) de unu- k du-jaraj herboj kun 1−3-oble plume dividaj folioj k kun blankaj aŭ flavetaj floroj en simpla aŭ kunmeta umbelo; 2 sp-oj el Eŭropo, U Azio k N Afriko.
krispa petroselino, kultiva petroselino. Sp. de petroselino (Petroselinum crispum, sin. P. sativum). Sin. petroselo.
grenkampa petroselino. Sp. de petroselino (P. segetum) el Eŭropo, senaroma, laŭaspekte tre diferenca de petroselo i.a. pro folioj nur unuoble dividaj.