← Reen al P

PIV · 12128

★petrosel/o

petrosel/o 🍁
Sp. de petroselino (krispa aŭ kultiva petroselino), dujara, spica herbo kun trioble plume dividaj, plataj aŭ krispaj (krispa petroselo) folioj; hejma en Eŭropo k U Azio, vaste kultivata precipe por aromaj folioj, kelkafoje ankaŭ por tubera radiko (radikpetroselo).  apiolo.
(evi) = petroselino (Vd selino).
krispa petroselo 🍁 Kf. de petroselo 1, kun krispaj folioj uzataj kiel spicaĵo.
radikpetroselo. Kf. de petroselo 1, kun tubera radiko manĝata kuirita.
petroseli (tr) 🍴 Spici per hakita petroselo 1.