← Reen al F

PIV · 4758

frajt/i

frajt/i (tr) Lui (ŝipon, ŝarĝaŭton, aviadilon ktp), por transporti varojn: frajti kargoŝipon, trampon.
frajto
La prezo pagenda por ludono de la tuta aŭ parta spaco en ŝipo, kamiono, varvagono, aviadilo ks, por transporto de varo.
(evi) = kargo.
frajtanto. Tiu, kiu lue prenas transportilon, por transporti varojn je la kalkulo de aliaj personoj.  frajtodonanto, frajtoletero, frajtoprezo.