PIV · 15878
★trajt/o
★trajt/o
1 (ordinare plurale) Linio de la vizaĝo: senfina embaraso montriĝis en ĉiuj liaj trajtoj Z; la noblaformaj, iom severaj trajtoj de lia vizaĝo Z; eĉ en la nepo la iam amitaj trajtoj de l’ avo jam ilin incitas Z; ŝia malgrasiĝinta k flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado Z; belaj trajtoj B; oni jam vidis ĉe li la trajtojn de la morto. ☞ fizionomio.
2 Eco de karaktero: de sia plej frua aĝo ŝi montris malbonajn trajtojn de karaktero Z; ĉiuj plej vulgaraj trajtoj de la hebrea gento kuniĝis en la viro ridanta apud mi B; (f) la ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego B; mi rakontos al vi en ĝeneralaj trajtoj la historion de la naskiĝo de la lingvo Z; skizi la ĉefajn trajtojn de nia politiko.
3 Ago rimarkinda kiel ekzemplo: admirinda trajto de kuraĝo; amo k amikaj tendencoj montriĝis en plej noblaj trajtoj Z; tio estas escepta trajto de modesteco.
4 Λ Ĉiu nemarkita eco de lingva elemento, kiu ebligas karakterizi ĝin el vidpunktoj fonologia (/u/ havas i.a. la trajton «malvasta»), semantika («amazono» havas i.a. la trajton «ino»), sintaksa («legi» havas i.a. la trajton «transitiva») k.a..