← Reen al K

PIV · 8708

★kriz/o

kriz/o
Subita ŝanĝiĝo en la evoluo de malsano: krizo ofte anoncas resaniĝon.
Subita akcidento, aperanta meze de ŝajna bonfarto (krizo de apendicito) aŭ en la kuro de kronika stato (krizo de astmo).
(f) Grava danĝera fazo, decidiga momento en iu afero: politika, financa, komerca krizo; la homaro spertas nun gravan moralan krizon.
kriza
Prezentanta krizon: nia afero estas finance en kriza situacio; kriza aĝo (klimaktero).
= krita.
krizeco. Eco de kriza situacio.
kriziĝi. Iĝi kriza.
krizokaza. Uzota en okazo de krizo: krizokaza masto, velo.
monkrizo £ Subita falo de la cirkulado de mono, kun samtempa falo de la ofertado de kredito.