← Reen al K

PIV 2020 · 8703

krit/a

krit/a 💡 Rilata al punkto, stato aŭ kvanto, kie ia esenca ŝanĝiĝo okazas: krita valoro, premo, maso, temperaturo; krita volumeno de gaso. sojlo. Rim. Iufoje estas uzata kriza en tiu senco.
superkrita Karakterizanta la staton de likvo aŭ gaso super la krita punkto, kie la diferenco inter ambaŭ malaperas.