PIV · 11136
★nur
★nur.
I - Partikulo uzata:
1 antaŭ vorto de nombro aŭ kvanto, por signifi «ne pli ol»: ni havas nur unu buŝon Z; nur unufoja mensoginto Z; en la ĉambro sidas nur kelke da homoj Z; li estas nur dekjara; post la patro restis al ni nur malgranda dometo Z; el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte Z; ĝi povis per unu fojo fari nur unu aferon Z; de majesta ĝis ridinda estas nur unu paŝo Z;
2 antaŭ vorto de tempo, por signifi «ne (mal)pli frue ol»: tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste Z; laŭdu tagon nur vespere Z; neĝo kaŝas nur ĝis printempo Z; nur nun oni povas scii, kiel la mondo aspektas Z; la registaroj venas kun sia sankcio k helpo nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta Z; mi atendos vin nur ĝis la sesa;
3 antaŭ subst. sen determinanto kvanta, por signifi «neniu, nenio alia ol»: nur li k la ĉielo scias, kion li travivis!; fari oficialan decidon […] havas la rajton nur nia akademio Z; nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras Z; ĉu vi fratinon havas nur Elektron? Z; E. estas nur lingvo Z; en nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj Z; por malfrua gasto restas nur osto Z; li havis sur la piedoj nur ŝtrumpojn Z; mi faris nur ŝercon Z; pri io simila mi sciiĝis nur el (el nenio alia, ol) la libroj Z; la E-ismo celas nur al tio, ke Z […]; nur pri ili ŝi pensis Z; ĉion, kion vi volas, nur ne tion! Z (ĉion alian, ol tion);
4 antaŭ adj., adjekto aŭ ĉe verbo, por signifi «ne alie, ol»: forveturis malsaĝa, revenis nur pli aĝa Z; tio estas nur via kulpo Z; la akuzativo estas enkondukita nur el neceso Z; fremdan lokon li vizitas nur en akompano de siaj gepatroj Z; ĉion, kion mi skribas al vi, volu rigardi nur kiel mian opinion Z; kiu tro pelas, nur malakcelas Z; vi bezonas nur sekvi min Z (por konstati la adulton); nur ne manĝu unu la alian pro tro da karesoj! Z (agu ĉiel alie, ol tiel!). Rim. 1 Z. uzas nur ĉe la verbo povi kun malpreciza nuanco de intenso, neprigo: ili teksas la plej belan ŝtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; la mastro kriis tiel laŭte, kiel li nur povis ktp. Rim. 2 Same kiel ne, la adv. nur devas ĉiam senpere stari antaŭ la vorto, kiun ĝi koncernas k limigas: mi deziras nur iom promeni kun vi; mi deziras promeni nur kun vi; ni diros nur kelkajn vortojn pri la lingvoj artaj; ni diros tial kelke da vortoj nur pri la lingvoj artaj Z; li estis pia kiel infano, kiam nur ne atakis lin nia nigra spirito Z. Rim. 3 Ofte la vortoj nur k sole estas samvaloraj, k eĉ iufoje Z. uzas ambaŭ pleonasme: ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj k vivipovaj lingvoj. Sed ne ĉiuokaze tamen ili estas indiferente uzeblaj: ĉe la temposignifaj vortoj, sole montras pli klare la unikecon, nur la datlimon: la prezentado okazos sole dimanĉe (en neniu alia tago); la prezentado okazos nur dimanĉe (ne pli frue ol dimanĉe). ☞ sola.
ne nur…, sed ankaŭ…. Duopa konj., uzata por akcenti la gravecon de la dua frazmembro: ŝi estas ne nur bela, sed ankaŭ bona (kio estas pli grava!); ni loĝas en Londono ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro Z; tiuj homoj konsideras ne nur E-on en ĝia ekstera lingva formo, sed ankaŭ ĝian internan ideon Z. ☞ sole.
II - Kombinebla morfemo kun la sama signifo:
nura. Apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron: tio estas nura eraro; tie kolektiĝadis nuraj friponoj (sen aliaj rekoneblaj ecoj); la nura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn; lia nura alproksimiĝo kompromitis virinon Z.