← Reen al S

PIV · 14493

★sol/a

sol/a
Ne akompanata, ne estanta kun alia(j): li demandis, kion ŝi faras tie ĉi tute sola Z; kun edzo plej malmola estas pli bone ol sola Z; konsoliĝas mizerulo, se li estas ne sola Z; mi mortigas la reĝon solan Z. izoli, kompanio.
Ne helpata de alia(j): li tiris sin sola el tiu kriza situacio; mia brako sola sufiĉos; ili petis la permeson naĝi solaj kelkan distancon Z.
Unu k neniu pli: unu sola guto la glason plenigas Z; ili (edzinoj) apartenu al vi sola, sed ne al aliaj kun vi X; li sola estas kulpa B; se vi la sola, kiu ĉion scias, forlasus nun la mondon […] Z; nur Amnon sola mortis X; la sola penso min tremigas; aktoro en la versoj elpensitaj, en sola imagado de suferoj […] paliĝis Z.
Tia, ke ne ekzistas, aŭ ekzisti ne povas unu alia: tio estas la sola vojo libera Z; la plej efika, eble la sola efika rimedo Z; la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala Z; mi, sola filo de la mortigito Z; funebru kiel pro sola filo! X. Rim. 1 sol estas uzata kiel pref., kun la senco 4 en vortoj, kiaj: solinfano Z, solfilo, solfilino.
sole
Ne akompanate aŭ ne helpate de alia(j): malfeliĉo malofte venas sole Z; baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto E-o, sole aŭ kun aliaj vortoj, klare diferencigas nian lingvon de aliaj Z. Rim. 2 En tiu senco oni uzas prefere la adj-an formon.
Ne pli ol; neniu, nenio alia ol; escepte de ĉiu alia; = nur (kun kiu Z. uzas ĝin pleonasme): la decido pri lingvaj aferoj apartenas sole al la L.K. Z; tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj Z; li venos sole dimanĉe; post malgaja maljuneco sole tero restas Z; sole dum la lasta jc la loĝantaro de la tero duobliĝis; en la L.I. oni devas obei sole nur la logikon Z; tiel ĝis hodiaŭ aperis sole nur du efektive pretaj k vivipovaj lingvoj Z; la domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda X. ekskluzive, pure, simple.
solo
Unu sola afero.
𝅘𝅥𝅰 Peco, kiun ludas unu sola artisto: li anoncis, ke la doma instruisto ludos solon sur la fluto Z.
soleco. Eco de iu, io sola: vivi en plena soleco; la soleco de tiu monta dometo estis korpremanta.
soleca
Sentanta la mankon de kompanio, de aliula helpo: korfavoru min, ĉar mi estas soleca k mizera X; en mezo de la granda, svarmanta urbo li sentis sin soleca.
Donanta la impreson de soleco, pro malproksimeco aŭ pro senenhaveco: la bela soleca vojo laŭlonge de la marbordo Z; tiaj vesperoj estis longaj k solecaj Z; ho, tiu nokto estu soleca, neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi! X.
solece. En soleca maniero: li vivas tre solece Z; tie sur la bordo estis tre solece Z; preĝejo staris solece sur monteto Z; solece k monotone pasas la tagoj Z.
solecigi. Fari, ke iu, io estu soleca: la urbo estos solecigita k forlasita X.
solejo. Loko, kie oni estas sola aŭ soleca.
solist1o. Artisto, kiu ludas, kantas aŭ dancas solon.
solulo. Tiu, kiu vivas sola: mi estas kiel birdo solulo sur tegmento X.
gesolaj. Ŝerca epiteto, por signifi la apartiĝon de du geviroj por intima kunestado.
solsola. Ununura; tia, ke nepre ne ekzistas alia sama: Alaho estas solsola Dio.