← Reen al A

PIV · 752

anatem/o

anatem/o Z
ב Tabuo, per kiu homon aŭ objekton oni konsekris al Javeo, kun la devigo lin mortigi aŭ ĝin detrui: la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi k ĉio, kio estas en ĝi, nur la malĉastistino Raĥab restu viva! X.
Solena malbeno, per kiu la eklezio apartigas de si kulpan membron.
anatemi (tr) Ĵeti anatemon sur iun aŭ ion:
al ĉiu, kiu ne venos tien, estos anatemita lia tuta havo X;
mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj N. ekskomuniki.