PIV · 7679
★kegl/o
★kegl/o ⛷ Ĉiu el la naŭ lignaj kolonetoj, kutime botel- aŭ barel-formaj, kiujn oni starigas karovice k penas vete renversi per ĵetado de ligna globo: ĉu tiuj ĉi ostoj meritis nenion alian, ol ke oni ludu per ili keglojn? Z; ĉi tie vi nek ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi Z.
keglaro. Tuto de la kegloj k globo, necesaj por ludi.