PIV 2026 · Artikolo 9920

marelo

Litero M

marelo LUDO infana ludo, en kiu, saltante sur unu piedo, oni puŝas plateton tra la fakoj de surtere desegnita plano, ĝis la lasta fako (kiun oni nomas hejmo aŭ paradizo). Sin. hopludo, paradizludo.