PIV · 15513
tenis⁹o
tenis9o ⛷ Sporto, ludata sur speciale markita tereno, k konsistanta en la ĵetado k reĵetado de pilko per rakedoj de unu flanko al alia super transverse streĉita reto.
tenisi (ntr) Ludi tiun sporton.
tenisejo. La tereno, speciale markita por ĝi.
gazonteniso. Teniso, ludata sur gazono.
tablotenis9o. Formo de teniso, kun apartaj reguloj, ludata sur speciala tablo per lignaj batiloj k celuloida pilketo.