PIV 2026 · Artikolo 7015

ĵokeo

Litero Ĵ

ĵokeo homo, kies metio estas rajdi en ĉevalaj vetkuroj.
diskoĵokeo homo, kiu ludigas registritan muzikon en radioelsendoj, dancofestoj, diskotekoj ktp. mallongigo: DĴ antaŭ nelonge, Nederlando ekstradiciis nederlandan ŝtatanon, diskoĵokeon el mia loĝurbo Zwolle GBe Sin. diskestro, diskludisto.