← Reen al V

PIV 2020 · 16501

★ventol/i

ventol/i (tr) Refreŝigi la aeron en fermita spaco, produktante aerondon aŭ enblovigante eksteran aerfluon: ventoli tunelon B; ventoli varman ĉambron.
ventolado. Ago de iu, kiu ventolas: nesufiĉa ventolado en fabriko malutilas la efikecon de la laborantoj.
ventolejo. Truo en muro, por aŭtomate ventoli internan parton de domo: ventolejo de kelo, de subtegmento.
ventolilo. Aparato aŭ maŝino por ventoli: blovanta, turniĝanta ventolilo.