PIV · 15792
★tondr/i
★tondr/i (ntr)
1 tondras. Aŭdiĝas tondro 1: se tondris en serena ĉielo, la Romanoj rigardis tion bona aŭguro.
2 Bruegi (p) pro tondro aŭ (f) pro komparebla fenomeno: (p) mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo Z; (f) ne ĉio batas, kio tondras Z; la radoj de la trajno tondris sur la ferponto; tondris la komandoj Z; tondras aplaŭdoj.
tondro
1 ❄ Fortega ruliĝanta bruo, akompananta la fulmadon: tondro eksonis B; tuj matene komenciĝis tondroj k fulmoj X.
2 ב Tiu fenomeno, rigardata kiel elmontro de la dia kolero: de la Eternulo vi estos punata kun tondro; kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco? X; ankaŭ diablo tondron suferos Z; (sakre) mil tondroj Z.
3 (f) Analoga bruego: tondro da aplaŭdoj; la tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn Z.
tondra. Akompanata de aŭ simila al tondro: kiu destinis direkton por la fluo k vojon por la tondra fulmo? X; tondraj reeĥoj, (f) tondra voĉo.
tondrado. Serio da tondroj.
ektondri. Subite, neatendite tondri: ektondris en blua ĉielo; (f) ektondris la voĉo de la kolonelo B; tiuj vortoj ektondris el lia buŝo Z; ektondris la tamburoj B, la kanonoj.
fulmotondro. Ŝtormo, akompanata per tondroj k fulmoj.