← Reen al U

PIV · 16261

uragan¹o

uragan1o
Fortega vento, de grado 12 en la Boforta skalo: en tiu ĉi maro glacia komenciĝos ventegoj k uraganoj Z; la timo atakos vin, kiel uragano X.
Io fortega k bruplena, kiel uragano: en la mezo de la uragano de via pasio Z; uragano de plenaj majestaj tonoj Z; leviĝis uragano da insultoj; la uragano de la rasistaj fanatikaĵoj. ŝtormo, tajfuno.
uragana. Rilata al uragano: uraganaj detruoj; uragana lanterno (taŭga, por rezisti uraganon); (f) uragana karaktero B, juneco B.
uragani (ntr) Furiozi kiel uragano.