PIV 2026 · Artikolo 3641

ekstensi

Litero E

ekstensi tr ANAT malfaldi anatomian elementon, metante ĝin aŭ en rekta linio rilate al alia (femuro rilate al pelvo), aŭ en ekstrema malfaldo (mano rilate al antaŭbrako). Sin. malfleksi.
ekstenso ago ekstensi: fari ekstenson de la kruro fari ekstenson de la piedo fari ekstenson de la mano
ekstensanto ANAT muskolo, kiu ekstensas. ➞ fleksanto 2.