PIV · 819
anhidrid/o
anhidrid/o Ⓚ
1 Oksido, kiu kun akvo povas formi acidon aŭ alkalon: fosfora pentoksido, P2O5, sulfura trioksido, SO3, k kalcia oksido, CaO, estas anhidridoj.
2 Substanco, kiu rezultas el la forigo de la elementoj de akvo, H2O, el du molekuloj de acido: acetata anhidrido (CH3-CO)2O.
ftalata anhidrido. Interna anhidrido, C6H4(C2O3), grava bazmaterialo en organika sintezo.
interna anhidrido. Anhidrido de du acidgrupoj en acido kun pluraj acidgrupoj.