PIV 2026 · Artikolo 20262

trioksido

Litero T

trioksido KEMI oksido kun tri oksigenaj atomoj.
sulfura trioksido, sulfurtrioksido KEMI neorganika oksigena kombinaĵo de sulfuro; senkolora likvo aŭ blanka fumeganta toksa solido, kiu sub la gasa formo reprezentas maltrankviligan poluaĵon kaj estas la ĉefa kaŭzo de acidaj pluvoj. SO3