PIV · 1243
Asir/o
Asir/o
1 Plej malnova ĉefurbo de Asirio, ĉe Tigriso (43°14′E, 35°29′N).
2 ☉ Aŝuro.
Asirio X. Antikva lando, en la N parto de Mezopotamio.
Asiriano
1 Ano de la popolo loĝanta en Asirio: ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! X.
2 Ano de etno vivanta nun en diversaj landoj, i.a. de Mezoriento k Transkaŭkazio.
asiriologo. Specialisto pri asiriologio.
asiriologio. Scienco pri la antikvaj civilizacioj en Mezopotamio.