← Reen al H

PIV 2020 · 5737

★hebre/o

hebre/o (maj. en L.B.)
Ano de antikva semida gento, kiu fiksiĝis en Palestino k rigardis Abrahamon kiel sian prapatron (Izraelidoj): li vidis, ke du Hebreoj malpacas X; mi estas Hebreo, mi respektas la Eternulon X; Epistolo al la Hebreoj N.  Israelo.
Judo: en Rusujo la lernado por la hebreoj estas afero tre malfacila Z; la granda persekutado de la hebreoj komenciĝis dum la krucmilitiroj Z; sed kion fari? hebreo ja alkutimiĝis! Z.
hebrea
Rilata al hebreoj; la hebrea lingvo, literaturo.
Rilata al judoj: la hebrea kvartalo Z (geto); la hebrea strato Z, komunumo Z.
hebreeco. Aparteneco al la hebrea gento: ĉiuj miaj idealoj estas sendisige ligitaj kun mia hebreeco Z.
hebreino. Virino hebrea.
ne kiel la Egiptaj virinoj estas la hebreinoj X;
la beleco de la hebreinoj havas karakteron specife kortuŝan Z.
hebreismo
Sistemo de penso aŭ religio de la hebreoj. judismo.
Apartaĵo de la moroj aŭ de la lingvo de la hebreoj.
hebreisto. Studanto de la hebrea lingvo aŭ religio.
nehebreo Z Homo, kiu ne estas judo. gojo.
novhebrea. Rilata al la lingvo nun parolata en Israelo.  jido.