PIV 2026 · Artikolo 11618
Palestino
Palestino GEOG
1 lando en la okcidenta Azio, sude de Libano, loĝata precipe de araboj, proklamita en 1988 de la Palestina Liberig-Organizaĵo. ĉefurbo: orienta Jerusalemo ① 1 politikistoj ne povas trovi solvojn, kiuj utilos al la popoloj de Palestino kaj de Israelo DDr ➞ Gazao 1, Cisjordanio.
2 HIST lando, kie troviĝas nun Israelo kaj Palestino 1: ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon Z
palestina rilata al Palestino aŭ palestinanoj: la palestina popolo palestinaj rifuĝintoj Palestina Liberig-Organizaĵo (PLO) Mo! li dum 70 jaroj estis aktiva membro kaj Komitatano de Palestina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo en Israelo OE
palestinano ano de Palestino.