PIV 2026 · Artikolo 6807

1★Izraelo

Litero I★ Fundamenta

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. izraela
  2. Izraeli/o
  3. izraelid/o
  4. Izraelid/o
1 ★ Izraelo
1 BIBL alnomo donita al Jakob 2 post lia lukto kontraŭ anĝelo: Izraelo havis 12 filojn SBa eble vi estas filo de Izraelo, kiu diras kun Moseo: okulo pro okulo, dento pro dento! Z
2 BIBL la tuto de la izraelidoj: Izraelo malfruas kun la tributo kaj pagas malpli kaj malpli B
3 HIST regno konsistanta el la dek nordaj hebreaj triboj, kun Tirca kaj poste Samario 2 kiel ĉefurbo. ➞ Israelo.
Sin. Izrael 2.
izraela rilata al Izraelo: laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio EPr ho Jefto, juĝisto Izraela, kian trezoron vi havis? Z
Izraelio (evitinde) = Israelo.
izraelido, Izraelido
1 ano de popolo, kiu parolis ŝemidan lingvon, loĝis en la Proksima Oriento ĉ. 1000 a.K.E., kaj laŭ la Biblio devenis de Izraelo 1: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo FE ➞ hebreo, judo.
2 ano de Izraelo 3.