PIV · 14801
stift/o
stift/o Ⓣ
1 Metala vergeto, uzata por kunfiksi du pecojn: duobla, fendita, elasta stifto.
2 Metala peceto, kiu en sistemo akso/lagro malhelpas la relativan rotacion aŭ ŝoviĝadon.
alĝustiga stifto. Cilindra stifto, uzata por certigi la relativajn poziciojn de pecoj en kunmetado.
stifta. Rilata al stifto: dustifta ampolsoklo.
stifti (tr) Kunigi per stifto: stifti radon sur akso.
malstifti. Detiri stifton: li malstiftis la grenadon.
agordostifto 𝅘𝅥𝅰 Ŝtala stifto, sur kiu estas volvita la kordo de piano, klaviceno ks, k kiun oni turnas por agordi.
aksostifto. Stifto, ĉirkaŭ kiu pivotas peco.