PIV · 4581
★flar/i
★flar/i (tr)
1 Percepti odorojn: nazon ili havas, sed ne flaras X; la Eternulo flaris la agrablan odoron X; kariofila oleo, kiun oni povas nur flari Z.
2 Esplori, distingi k ĝui (pp odoro): tiu (la blinda Isaako) flaris la odoron de liaj vestoj X; la rozoj taŭgas nur por rigardi k flari ilin Z; hundo flaras la murbazojn.
3 = enflari.
flaro. Percepto de odoro: unu flaro sufiĉas!.
flara. Rilata al la flarado: flara nervo.
flarado. Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu oni perceptas la odorojn: la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado Z; havi delikatan flaradon. Sin. flarsenso.
flarsenti (tr) Ekkoni per flarado: oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estis pretigitaj Z; de malproksime la ĉevalo flarsentas la batalon X.
antaŭflari (f) Anticipe ekkoni, suspekti: antaŭflari malfeliĉon Z.
ekflari. Enspiri aeron, por distingi odoron.
elflari. Malkovri per flarado: elflari spuron.
priflari. Esplori per flarado: ĉashundo priflaras la leporon.