PIV 2026 · Artikolo 14464

snufi

Litero S

snufi tr iom forte enspiri aeron, odoron aŭ substancon tra la nazo por detekti odoron, por kontraŭi mukon, por sorbi drogon, aŭ por esprimi malestimon: snufi tabakon snufi kokainon virĉevaloj snufas de ekscito temis pri rekapti la marĝenigitajn junulojn kiuj snufas gluilon MD la originaj loĝantoj ankoraŭ ŝtele vagas kaj snufas tie en diversaj anguloj OE ➞ flari, flarsenti; snuftabako.
snufo, snufado
1 ago aŭ sono de iom forta enspiro tra la nazo.
2 kvanto da aero aŭ alia substanco enspirita per snufo 1: ŝia plua rakonto estis hakata de singultoj kaj snufoj CPi ŝi aŭdis la snufadon de lia spiro, kaj flaris la haladzon de vino, kiu ŝvebis ĉirkaŭ li ALö