PIV · 806
angor⁶o
angor6o
1 ⚕ Ĝenerala missento, kun premateco, aparte en la epigastra regiono k en la kapo, k akcelo de la spirado k pulso; observebla en diversaj malsanoj, en statoj de obsedo, timego aŭ granda maltrankvilo: tremante k tute malvarma de angoro Z; preĝi en la horo de angoro Z; alia akuzo, kiu kostis al ili multe da sango k angoro Z; «Angoroj» estas la unua fikcia filmo en E.. ☞ anksio.
2 Φ Maltrankvilo, sentata de la homo antaŭ la vivo k deviganta lin meti al si metafizikajn demandojn pri siaj stato k destino. ☞ ekzistismo.
angori (ntr) Senti angoron.
angora. Rilata al angoro: angora stato.
brustangoro ⚕ Tuto de la paroksismaj doloraj simptomoj precipe en la antaŭkora regiono, akompanataj de intensa angoro k de sento pri tuja morto.