PIV 2026 · Artikolo 807

angosturo

Litero A

angosturo
1 BOTA arbo aŭ trunkarbusto el tropika Sud-Ameriko, kun alternaj folioj, petiolaj kaj trilobaj, hele verdaj, foje kun blankaj punktoj; la floroj estas duflanke simetriaj kun unuigitaj petaloj. genro Angostura ➞ rutaco.
2 FARM KOMU ŝelo de kelkaj rutacoj, precipe de angosturo 1, uzata por medikamentoj.
ŝajnangosturo FARM HIST ŝelo de vomarbo, venena, pasintece uzata por falsi angosturon.
trifolia angosturo speco de angosturo, kies ŝelo estis pasintece uzata por ekstraktado de kontraŭfebra medikamento, nun por fabrikado de amara aperitivo. specio Angostura trifoliata