← Reen al K

PIV · 8500

★kornic/o

kornic/o
🏠 Horizontala, kvazaŭmodlura elstaraĵo, kronanta konstruaĵon, muron, ŝrankon, meblon ks. breto.
🏠 Supra parto de la entablemento de ia ordo, super la friso.
🏠 Ornama modluro kuranta ĉirkaŭ ĉambro, ĝuste sub la plafono. cimatio.
🌄 Pli-malpli horizontala supraĵo el roko aŭ malmoligita neĝo, superelstaranta deklivon aŭ profundegaĵon: estis neniu vojeto, sed apenaŭ rimarkebla kornico, tute apude de l’ abismo Z.
kornica. Rilata al kornico: kornica stango (de kiu per ringoj pendas kurtenoj de fenestro); kornica vojo (konstruita laŭlonge de kornico).