PIV 2026 · Artikolo 7633
kaŭri
kaŭri ntr
1 sidi apogante la gluteojn sur la kalkanoj. Sin. genusidi, kalkansidi.
2 sidi kuntiriĝinte por sin kaŝi aŭ por eksalti.
kaŭre en pozicio de kaŭranto: en unu angulo inter du domoj ŝi kaŭre sidiĝis Z kuŝi kaŭre en la lito sur unu flanko, kuntiriĝinte
kaŭriĝi
1 sidigi sin sur la kalkanoj: li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo G
2 besto sin kuntiri aŭ buligi: kaŭriĝas la kato, ekvidinte birdon