PIV · 13228
recenz³i
recenz3i (tr) ♧ Fari en gazeto, revuo ks mallongan kritikan raporton pri iu verko, spektaklo ks, montrante ties kvalitojn k mankojn: favore, milde, akre recenzi filmon, ekspozicion de pentraĵoj, koncerton.
recenzo. Mallonga kritika artikolo pri aktualaĵo beletra aŭ arta: bona recenzo estas mem arta verko. ➞ eseo.
recenzisto. Persono, kies okupo estas recenzi: honesta recenzisto estas tiu, kiu el libro legas pli, ol la enhavtabelon.